Psalms 23

Psalmo de David.

1La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.
2Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min,
Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
3Li kvietigas mian animon;
Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.
4Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo,
Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi;
Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
5Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj;
Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
6Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo;
Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.
Copyright information for Esperanto